Karteikarten
Listo de vortoj - 22-a ĉapitro Vere aŭ fantazie
Karten in diesem Stapel (32)
- 1(Tr. V) Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ks.HONTI
- 2(Tr. V) Esti la kaŭzo de; estigi, okazigi.KAŬZI
- 3(Tr. V) Konscie k klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo.INTENCI
- 4(Tr. V) 1 Publike deklari, kion oni intime kredas vera; 2 Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno; 3 Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon.KONFESI
- 5(Tr. V) 1 (iu ion) Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas; 2 (iu iun) Lasi eniri en sian domon, hejmon ks.AKCEPTI
- 61 Malplena interspaco, kava loko en solida korpo; 2 Aperturo, normale aranĝita en aparato; 3 Kaverneto kun mallarĝa enirejo, kie loĝas besto.TRUO
- 7Tia, ke ĉiuj ĝiaj punktoj estas proks. ĉe la sama nivelo, k ĝi prezentas nek kavojn nek elstaraĵojn tro grandajn.EBENA
- 81 Tigo, kreskanta el alia tigo aŭ el trunko; 2 Io, kio dispartiĝas el la ĉefparto, kiel branĉo el trunko; 3 Dividaĵo, fako.BRANĈO
- 91 Komenci ne esti; plu ne esti; 2 Komenci ne… −i; plu ne agi per aŭ pri.ĈESI
- 10Portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj, bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj ks, por enteni diversajn objektojn.KORBO
- 11(Ntr. V) 1 Iri per egalaj paŝoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj ks; 2 Paŝadi iom longan vojon, por promeno aŭ alicele.MARŜI
- 12Fasko da radioj, kiuj, perceptate de la okuloj, faras la objektojn videblaj.LUMO
- 131 Glata brila surfaco, polurita aŭ ne, resendanta lumon k bildojn de objektoj; 2 (f) Io, kio donas ĝustan prezenton, fidindan reprodukton de io.SPEGULO
- 14(Ntr. V) Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara.MIRI
- 151 (iu) Estanta en viva, facilanima k bonhumora stato, k montranta sian kontentecon per eksteraj signoj, gestoj, rido, rideto ks; 2 Estanta en akordo kun, aŭ inspirata de tia animstato.GAJA
- 16(Ntr. V) 1 Diri aŭ fari ion, celante amuzi k ridigi k ne kun serioza intenco; 2 Provi ridigi pri iu aŭ io, gaje moki.ŜERCI
- 17(Tr. V) 1 (iu iun) Montri al iu persono la vojon ĝustan, irante kun li k helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi; 2 (io) Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo.GVIDI
- 18Superhoma estaĵo, kultata de homoj pro siaj supernaturaj povoj super homaro k mondo.DIO
- 19Maniero, laŭ kiu oni tenas sin fizike aŭ mense en difinitaj cirkonstancoj.SINTENO
- 20(Tr. V) 1 Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti; 2 Esplori, ĉu io estas konforma al supozo.KONTROLI
- 21(Tr. V) 1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia; 2 Kurbigi, fleksi al malsupro; 3 Oblikvigi parton de sia korpo.KLINI
- 221 Granda, plejofte senorda kvanto; 2 La aro de la ordinaraj homoj.AMASO
- 231 Memkonscia substanco, rigardata kiel la malo de la materio; 2 La pensanta parto de la homo, kontraste kun ties animo aŭ koro.SPIRITO
- 241 Posedanta ĝustan juĝkapablon pro bone funkcianta menso k akirita sperto.SAĜA
- 25Estanta en tia kvanto, kia estas bezona.SUFIĈA
- 26(Tr. V) 1 Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin.PRENI
- 27(Tr. V) Kontraŭleĝe forpreni al si posedaĵon de alia persono.ŜTELI
- 28(Ntr. V) 1 Havi efektivan rezulton; 2 Iamaniere influi.EFIKI
- 29Mensostato meza inter nesciado k certeco.DUBO
- 30(Tr. V) 1 Ne preni kun si, restigi post si; 2 Ne teni plu ĉe si, ne devigi resti ĉe si.LASI
- 31(Tr. V) 1 Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero; 2 Rapide aŭ senzorge surmeti; 3 Rapide aŭ vive direkti korpoparton al iu flanko.ĴETI
- 321 Natura, malmola petra aŭ minerala maso, ĝenerale negranda k movebla.ŜTONO
Informationen
- Beschreibung
- Listo de vortoj - 22-a ĉapitro Vere aŭ fanrazie.
- Erstellt von
- Aristophio Andrade Alves Filho
- Aufrufe
- 67
- Tags
- Bewertung