LISTO DE VORTOJ - VERE AŬ FANTAZIE - ĈAPITRO 35

Description

Listo de vortoj kun difinoj el PIV
Aristophio Andrade Alves Filho
Flashcards by Aristophio Andrade Alves Filho, updated more than 1 year ago
Aristophio Andrade Alves Filho
Created by Aristophio Andrade Alves Filho about 1 year ago
32
1

Resource summary

Question Answer
(Tr. V) 1 Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn; 2 Malfaciligi ies agojn, pensojn ktp per ne materiala malhelpo. ĜENI
Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco ks. FAKO
(Tr V) 1 Reprodukti tekston, bildojn ks, ĝenerale en multaj ekzempleroj, k ĝenerale per apliko de inko al papero; PRESI
Ĉiu aersimila fluido, precipe el tiuj, kiuj ne likviĝas aŭ solidiĝas je normala temperaturo. GASO
1 Planto, kies grajnoj estas mueleblaj k ofte uzataj por fari farunon; 2 Grajnoj de tiuj plantoj. GRENO
La malmola, fibra substanco, el kiu konsistas la plejparto de la radikoj, trunko k branĉoj sub la ŝelo de arboj k arbustoj k parto de aliaj vaskulplantoj. LIGNO
(Tr V) Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin. ENTREPRENI
1 Ideo, proponata kiel efektivigota; 2 Plano, proponata por efektivigi tiun ideon, PROJEKTO
Titolo en periodaĵo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj. RUBRIKO
1 (iu) Perdinta la prudenton pro mensa malsano; 2 (iu) Perdinta la sinregadon pro pasio; malsaĝega. FRENEZA
(Tr V) (io) Havi specialan rilaton kun iu aŭ io, aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion. KONCERNI
En tia stato, kia ĝi estas en la naturo: a) (pp besto) ne hejmigita; b) (pp planto) ne kultivata. SOVAĜA
(Tr V) 1 Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo; 2 Perforte k subite deloki. 3 Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii. ROMPI
1 Estanta de aparta speco; 2 Destinita por iu aparta celo. SPECIALA
1 Ago, per kiu oni nombras objektojn; 2 Operacio per nombroj; 3 Preciza prezento de la enspezitaj k elspezitaj sumoj. KALKULO
Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon k signifanta: 1 (kun kvantovorto) «ne pli multe ol», «ne tute tiom»; 2 (ĉe verbo) «preskaŭ ne». APENAŬ
1 Havanta ĉiujn kvalitojn k nenian mankon; 2 Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco. PERFEKTA
(Tr V) 1 Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion; 2 Preni kiel hipotezon. SUPOZI
(Tr V) Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj. ESPRIMI
(Tr V) 1 Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon; 2 Insiste konsili, atentigi pri io farinda. REKOMENDI
(Tr V) Anonci, rekomendi per reklamo. REKLAMI
(Tr V) Havi pro sia konduto aŭ pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aŭ puno; esti inda je. MERITI
(Tr V) 1 Helpi, protekti kontraŭ materiala atako; 2 Paroli aŭ skribi favore al io aŭ iu, helpi per argumentoj ks; 3. Helpi akuziton antaŭ tribunalo. DEFENDI
Show full summary Hide full summary

Similar

LISTO DE VORTOJ - DEKA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE
Aristophio Andrade Alves Filho
Listo de vortoj - 22-a ĉapitro Vere aŭ fantazie
Aristophio Andrade Alves Filho
Vortoj el la teksto La birdeto
Aristophio Andrade Alves Filho
LISTO DE VORTOJ - DEK-NAŬA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE
Aristophio Andrade Alves Filho
LERNU PER PROVERBOJ - 1-a Parto
Aristophio Andrade Alves Filho
GRAMÁTICA DO ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
VERBOJ EN ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
SUBSTANTIVOS EM ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
Dicionário "Chave do Esperanto"
Luiz Claudio Oliveira
Esperanto - PMA e IKEo
Professor de Libras
LERNU PER PROVERBOJ - 1-a Parto
Professor de Libras