GoConqr has a new look! Let us know what you think.

Flashcards

LISTO DE VORTOJ - DEK-NAŬA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE

Aristophio Andrade Alves Filho Esperanto Idiomas Portuguese 5.0Average rating 5.0 out of 5 (1 rating) 39 cards

Cards in this deck (39)

  1. 11 Precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco; 2 Precize konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo; 3 Tia, ke ĝi liveras informojn verajn.ĜUSTA
  2. 21 Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, k haviganta al ĉiu lian apartenaĵon; 2 Konforma al la interna juĝo de la konscienco;JUSTA
  3. 31 Pli-malpli regula cirklo; 2 Aro da personoj, grupigitaj ĉirkaŭ centro de intereso.RONDO
  4. 4Domo, ĉambro, kie oni juĝadas.JUĜEJO
  5. 5(Tr. V) 1 (iu) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan; 2 (iu, io) Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion.ATINGI
  6. 6Granda, plejofte senorda kvanto; La aro de la ordinaraj homoj.AMASO
  7. 7Ne havanta ian dubon, k konsekvence: 1 Nedubanta; 2 Nedubebla.CERTA
  8. 8(Ntr. k Tr. V) (ntr) 1 Movi fluforme la aeron en difinita direkto; 2 Puŝi spiran aeron el la buŝo aŭ nazo; (tr) Efiki sur ion per tia aerspiro; Doni al io formon per tia aerpuŝo.BLOVI
  9. 9(Tr. V) Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo k deziron ĝin malakrigi.KOMPATI
  10. 10Tiagrada malvarmo, ke ĝi glaciigas la akvon.FROSTO
  11. 11Tre forta timo.TERURO
  12. 12(Ntr. V) 1 (iu) Veki en iu senton de plezuro k simpatian inklinon; 2 (io) Estigi en iu senton de kontenteco aŭ aprobadon.PLAĈI
  13. 13(Tr. V aŭ pri) 1 Havi senperan scion pri siaj psikaj fenomenoj, pri la okazaĵoj de sia propra pensado aŭ sensado; 2 Havi klaran scion k takson pri siaj agoj, siaj travivaĵoj.KONSCII
  14. 14(Ntr. k Tr. V) 1 (ntr) Senti bezonon, deziron trinki; 2 (tr) Forte deziri, aspiriSOIFI
  15. 15(Ntr V) 1 Pro manko de subteno rapide moviĝi de supre malsupren; 2 Pro perdo de la ekvilibro, ĉesi stari sur sia bazo.FALI
  16. 16Tia, ke ties manĝobezono estas plene kvietigita.SATA
  17. 17Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, i.a.: 1 Posedanto k ĉefo de domo, loĝejo, bieno; 2 Estro de gastejo, drinkejo, hotelo, oficejo, laborejo, fabriko.MASTRO
  18. 18(Tr. V) (iu) Firme esprimi sian volon, ke iu donu aŭ faru ion; (io) Fari, ke io estu necesa, nemalhavebla.POSTULI
  19. 19(Tr. V) 1 Suferi je manko aŭ nesufiĉa havo de io, kion postulas la fizika vivo; 2 Ne posedi ion konkretan, kies manko ĝenas.BEZONI
  20. 201 Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata; 2 Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj.NECESA
  21. 21Tute ne evitebla, absolute necesa.NEPRA
  22. 221 Rezisti, plu resti sencede antaŭ atako; 2 Pacience toleri, persiste elporti.ELTENI
  23. 23(Ntr. V) Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j).ASPEKTI
  24. 24(Tr aŭ Ntr V) Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, k tion eventuale montri vorte aŭ fare.KOLERI
  25. 25(Tr. V) Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon.OFENDI
  26. 26(Tr. V) Agrable k gajige distri.AMUZI
  27. 27(Tr. V) 1 Observante, distingi k aparte atenti; 2 Diri, atentigante.RIMARKI
  28. 28(ntr) Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo; (tr) Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando.DISKUTI
  29. 29(Tr. V) 1 Ektuŝi per rapida movo de mano; 2 Bati, produktante mallongan sonon.FRAPI
  30. 30(Ntr. V) 1 Esprimi per vortoj sian doloron, malplezuron; 2 Esprimi per vortoj sian malkontentecon, ĉagrenon; 3 Klopodi ĉe juĝa instanco por ricevi kompenson pro malagrablaĵo, mistraktado ks.PLENDI
  31. 31(Tr. V) 1 Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero, por finveni al interkonsento; 2 Tia- aŭ ali-maniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io; 3 Metode esplori, disvolvi k klarigi temon.TRAKTI
  32. 32Povo, pravigita de leĝoj, moroj aŭ specifaj interkonsentoj, plenumi agon, pridisponi k uzi aĵon aŭ postuli ion de aliuloj.RAJTO
  33. 33Ne inteligenta, sensprita.STULTA
  34. 34Trafe kontraŭmeti, respondi per taŭga kontraŭdiro.REBATI
  35. 35Havanta opinion konforman al la vero.PRAVA
  36. 36(Tr. V) 1 (iun) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo; 2 (ion) Kompensi per adekvata suferigo de la farinto.PUNI
  37. 37Diferenca de la kutimaj, ordinaraj, rutinaj samspecaĵoj, k per tio kaŭzanta miron.STRANGA
  38. 381 Movi ion aŭ iun al si kun pli-malpli granda peno; 2 (f) Venigi pro inspirita sento, deziro, espero; 3 Eligi ion el io, kio ĝin entenas;TIRI
  39. 39Malgranda saketo, alkudrita interne aŭ ekstere de vesto, k servanta por kunporti malgrandajn objektojn.POŜO

Information

Description
LISTO DE VORTOJ - DEK-NAŬA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE
Created by
Aristophio Andrade Alves Filho · Mar 2023
Updated
Mar 25, 2023
Views
80
Rating
Average rating 5.0 out of 5 (1 rating)

Feedback

What is it about?

What do you think of the new look?

How do you like it?