Fichas
LISTO DE VORTOJ - VERE AŬ FANTAZIE - ĈAPITRO 35
Fichas del conjunto (23)
- 1(Tr. V) 1 Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn; 2 Malfaciligi ies agojn, pensojn ktp per ne materiala malhelpo.ĜENI
- 2Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco ks.FAKO
- 3(Tr V) 1 Reprodukti tekston, bildojn ks, ĝenerale en multaj ekzempleroj, k ĝenerale per apliko de inko al papero;PRESI
- 4Ĉiu aersimila fluido, precipe el tiuj, kiuj ne likviĝas aŭ solidiĝas je normala temperaturo.GASO
- 51 Planto, kies grajnoj estas mueleblaj k ofte uzataj por fari farunon; 2 Grajnoj de tiuj plantoj.GRENO
- 6La malmola, fibra substanco, el kiu konsistas la plejparto de la radikoj, trunko k branĉoj sub la ŝelo de arboj k arbustoj k parto de aliaj vaskulplantoj.LIGNO
- 7(Tr V) Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin.ENTREPRENI
- 81 Ideo, proponata kiel efektivigota; 2 Plano, proponata por efektivigi tiun ideon,PROJEKTO
- 9Titolo en periodaĵo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj.RUBRIKO
- 101 (iu) Perdinta la prudenton pro mensa malsano; 2 (iu) Perdinta la sinregadon pro pasio; malsaĝega.FRENEZA
- 11(Tr V) (io) Havi specialan rilaton kun iu aŭ io, aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion.KONCERNI
- 12En tia stato, kia ĝi estas en la naturo: a) (pp besto) ne hejmigita; b) (pp planto) ne kultivata.SOVAĜA
- 13(Tr V) 1 Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo; 2 Perforte k subite deloki. 3 Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii.ROMPI
- 141 Estanta de aparta speco; 2 Destinita por iu aparta celo.SPECIALA
- 151 Ago, per kiu oni nombras objektojn; 2 Operacio per nombroj; 3 Preciza prezento de la enspezitaj k elspezitaj sumoj.KALKULO
- 16Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon k signifanta: 1 (kun kvantovorto) «ne pli multe ol», «ne tute tiom»; 2 (ĉe verbo) «preskaŭ ne».APENAŬ
- 171 Havanta ĉiujn kvalitojn k nenian mankon; 2 Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco.PERFEKTA
- 18(Tr V) 1 Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion; 2 Preni kiel hipotezon.SUPOZI
- 19(Tr V) Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj.ESPRIMI
- 20(Tr V) 1 Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon; 2 Insiste konsili, atentigi pri io farinda.REKOMENDI
- 21(Tr V) Anonci, rekomendi per reklamo.REKLAMI
- 22(Tr V) Havi pro sia konduto aŭ pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aŭ puno; esti inda je.MERITI
- 23(Tr V) 1 Helpi, protekti kontraŭ materiala atako; 2 Paroli aŭ skribi favore al io aŭ iu, helpi per argumentoj ks; 3. Helpi akuziton antaŭ tribunalo.DEFENDI
Información
- Descripción
- Listo de vortoj kun difinoj el PIV
- Creado por
- Aristophio Andrade Alves Filho
- Visitas
- 61
- Etiquetas
- Valoración