Listo de vortoj - 22-a ĉapitro Vere aŭ fantazie

Description

Listo de vortoj - 22-a ĉapitro Vere aŭ fanrazie.
Aristophio Andrade Alves Filho
Flashcards by Aristophio Andrade Alves Filho, updated more than 1 year ago
Aristophio Andrade Alves Filho
Created by Aristophio Andrade Alves Filho about 1 year ago
38
1

Resource summary

Question Answer
(Tr. V) Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ks. HONTI
(Tr. V) Esti la kaŭzo de; estigi, okazigi. KAŬZI
(Tr. V) Konscie k klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo. INTENCI
(Tr. V) 1 Publike deklari, kion oni intime kredas vera; 2 Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno; 3 Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon. KONFESI
(Tr. V) 1 (iu ion) Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas; 2 (iu iun) Lasi eniri en sian domon, hejmon ks. AKCEPTI
1 Malplena interspaco, kava loko en solida korpo; 2 Aperturo, normale aranĝita en aparato; 3 Kaverneto kun mallarĝa enirejo, kie loĝas besto. TRUO
Tia, ke ĉiuj ĝiaj punktoj estas proks. ĉe la sama nivelo, k ĝi prezentas nek kavojn nek elstaraĵojn tro grandajn. EBENA
1 Tigo, kreskanta el alia tigo aŭ el trunko; 2 Io, kio dispartiĝas el la ĉefparto, kiel branĉo el trunko; 3 Dividaĵo, fako. BRANĈO
1 Komenci ne esti; plu ne esti; 2 Komenci ne… −i; plu ne agi per aŭ pri. ĈESI
Portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj, bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj ks, por enteni diversajn objektojn. KORBO
(Ntr. V) 1 Iri per egalaj paŝoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj ks; 2 Paŝadi iom longan vojon, por promeno aŭ alicele. MARŜI
Fasko da radioj, kiuj, perceptate de la okuloj, faras la objektojn videblaj. LUMO
1 Glata brila surfaco, polurita aŭ ne, resendanta lumon k bildojn de objektoj; 2 (f) Io, kio donas ĝustan prezenton, fidindan reprodukton de io. SPEGULO
(Ntr. V) Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara. MIRI
1 (iu) Estanta en viva, facilanima k bonhumora stato, k montranta sian kontentecon per eksteraj signoj, gestoj, rido, rideto ks; 2 Estanta en akordo kun, aŭ inspirata de tia animstato. GAJA
(Ntr. V) 1 Diri aŭ fari ion, celante amuzi k ridigi k ne kun serioza intenco; 2 Provi ridigi pri iu aŭ io, gaje moki. ŜERCI
(Tr. V) 1 (iu iun) Montri al iu persono la vojon ĝustan, irante kun li k helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi; 2 (io) Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo. GVIDI
Superhoma estaĵo, kultata de homoj pro siaj supernaturaj povoj super homaro k mondo. DIO
Maniero, laŭ kiu oni tenas sin fizike aŭ mense en difinitaj cirkonstancoj. SINTENO
(Tr. V) 1 Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti; 2 Esplori, ĉu io estas konforma al supozo. KONTROLI
(Tr. V) 1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia; 2 Kurbigi, fleksi al malsupro; 3 Oblikvigi parton de sia korpo. KLINI
1 Granda, plejofte senorda kvanto; 2 La aro de la ordinaraj homoj. AMASO
1 Memkonscia substanco, rigardata kiel la malo de la materio; 2 La pensanta parto de la homo, kontraste kun ties animo aŭ koro. SPIRITO
1 Posedanta ĝustan juĝkapablon pro bone funkcianta menso k akirita sperto. SAĜA
Estanta en tia kvanto, kia estas bezona. SUFIĈA
(Tr. V) 1 Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin. PRENI
(Tr. V) Kontraŭleĝe forpreni al si posedaĵon de alia persono. ŜTELI
(Ntr. V) 1 Havi efektivan rezulton; 2 Iamaniere influi. EFIKI
Mensostato meza inter nesciado k certeco. DUBO
(Tr. V) 1 Ne preni kun si, restigi post si; 2 Ne teni plu ĉe si, ne devigi resti ĉe si. LASI
(Tr. V) 1 Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero; 2 Rapide aŭ senzorge surmeti; 3 Rapide aŭ vive direkti korpoparton al iu flanko. ĴETI
1 Natura, malmola petra aŭ minerala maso, ĝenerale negranda k movebla. ŜTONO
Show full summary Hide full summary

Similar

LISTO DE VORTOJ - VERE AŬ FANTAZIE - ĈAPITRO 35
Aristophio Andrade Alves Filho
LERNU PER PROVERBOJ - 1-a Parto
Aristophio Andrade Alves Filho
Vortoj el la teksto La birdeto
Aristophio Andrade Alves Filho
LISTO DE VORTOJ - DEK-NAŬA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE
Aristophio Andrade Alves Filho
GRAMÁTICA DO ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
VERBOJ EN ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
LISTO DE VORTOJ - DEKA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE
Aristophio Andrade Alves Filho
SUBSTANTIVOS EM ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
Dicionário "Chave do Esperanto"
Luiz Claudio Oliveira
Esperanto - PMA e IKEo
Professor de Libras
LERNU PER PROVERBOJ - 1-a Parto
Professor de Libras